Survoje. Originalaj poemoj.
Klara Ilutoviĉ
Survoje.
Originalaj poemoj.
Versaĵoj de Klara Ilutoviĉ aperis en pluraj periodaĵoj
kaj en kolekto de originalaj poemoj Moskvaro («Impeto», 1998)
Moskvo: Impeto, 2005. 56 p.
ISBN 5-7161-0147-X
Forpasu ĉagreno kaj mortu ofendo,
Altigu senfino de l’ pura ĉiel’,
Rapidu horflugo dum ĉiu atendo
Kaj ne estingiĝu la verda stel’.