Внимание! Мошенники от нашего имени!
Обращаем ваше внимание, что наше издательство не производит набор сотрудников на удалённую работу!

РљРЅРёРіРё издательства Р?мпэто Р’С‹ можете заказать РїРѕ почте РІ нашем интернет-магазине:
lernolibro.ru

Вечером. Сборник стихотворений. На языке эсперанто.

Вечером. Сборник стихотворений. На языке эсперанто.
Mikaelo Giŝpling
Vespere. Nova poemaro
Redaktoro Vladimir Samodaj
Kunlabore kun Eŭropa Jura Universitato Justo

Гишплинг М.
Вечером. РЎР±РѕСЂРЅРёРє стихотворений. РќР° языке эсперанто. — Рњ.: Р?мпэто, 2008. — 128 СЃ., РёР».

ISBN 978-5-7161-0183-8

En la libro estas uzataj pentraĵoj
de Isaak Levitan (1860–1900)

LA AŬTORO KAJ LIAJ VERKOJ

В«Jam delonge mi ne renkontis tian aŭtentikan lirikiston, tian versmajstron, kies fortaj rimoj kaj vortmuziko enkadrigas temojn vere trafajn kaj studindajn... Giŝpling estas poeto, kiu profitas el klasikaj normoj, sed alportas al ili frapan freŝeconВ», – skribis William Auld en la antaŭparolo por la unua poemaro de Mikaelo Giŝpling, titolita В«El sisma zonoВ» kaj eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1994 en la serio В«StafetoВ» (n-ro 19).
William Auld metis tiun poemaron en la kompilitan de li liston de la plej legindaj libroj, verkitaj en Esperanto.
Ekde tiam pasis 14 jaroj. Kaj jen tiu ĉi libro estas jam la kvara poemaro de Mikaelo Giŝpling. La dua libro – В«Eola harpoВ» – estis eldonita en 1999 en Moskvo de Eŭropa Jura Universitato Justo, la trian – В«Tie ĉi tieВ» – denove eldonis Flandra Esperanto-Ligo en 2003.
La aŭtoro, naskita en 1924 en Sovetunio, en la siberia urbo Irkutsk, profesia kemiisto, ekde 1943 loĝis en Moskvo. En la sama jaro li eklernis Esperanton aŭtodidakte laŭ la broŝuro de N. Kabanov, eldonita en 1909 de la eldonejo В«PerantoВ», poste en liajn manojn trafis lernolibro de A. Saĥarov, kiu donis pli abundan lernomaterialon. Tamen homojn, parolantajn Esperanton li ne renkontis, do li longe opiniis sin sola esperantisto en Moskvo. En tiuj militaj jaroj kolektiva E-agado en Soveta Unio ne estis ebla, des pli ke nur kelkajn jarojn antaŭ tio (1937–38) la tutlandan Sovetrespublikaran Esperantistan Union (SEU) fizike neniigis la ŝtatpotenco – iujn pafmortigis, aliajn dum multegaj jaroj tenis en koncentrejoj.
En 1957 en Moskvo devis okazi Tutmonda Festivalo de junularo kaj studentoj, kaj ĉar tradicie en la programoj de tiaj festivaloj, kiuj estis tiutempe organizataj en diversaj landoj, estis ankaŭ renkontiƁoj de esperantistoj, la registaro decidis prepari grupon de gejunuloj, kiuj povus partopreni en la koncernaj aranĝoj. Nur tiam Mikaelo Giŝpling konatiĝis kun esperantistoj kaj unuafoje ekaŭdis parolon en Esperanto.
Ekde tiam Giŝpling aliĝis al aktiva agado. Baldaŭ en Moskvo estis fondita junulara E-klubo В«FajreroВ» kaj li fariĝis ĝia prezidanto. Tamen post kelkaj jaroj li preskaŭ por tri jardekoj forlasis aktivadon en Esperantujo.
Fine de la 1980-aj jaroj, jam meze de la sepa jardeko de sia vivo, Giŝpling komencis tradukadi ruslingvajn poemojn en Esperanton kaj en 1991 ekverkis originale. Liaj verkoj aperadis en la organo de Moskva Literatura E-klubo В«Cerbe kaj KoreВ», В«MonatoВ», В«La Ondo de EsperantoВ». Inter la unua kaj la dua liaj poemaroj – В«El sisma zonoВ» kaj В«Eola harpoВ» – aperis 20-paĝa poemkolekto sub la rubriko В«Solistas Mikaelo GiŝplingВ» en la revuo В«Scienco kaj KulturoВ» (1997), kiun ekde 1995 eldonadas Eŭropa Jura Universitato Justo. En tiu revuo antaŭ tio kaj poste estis publikigitaj ankaŭ multaj aliaj poeziaj verkoj kaj tradukoj, eseoj kaj rememoroj de Giŝpling.
En 2000 Mikaelo Giŝpling gajnis la unuan premion en Belartaj Konkursoj de UEA por la ciklo de poemoj В«Neĝa fantazioВ», kaj en 2004 samtempe la unuan kaj duan premiojn kaj honoran mencion en la poezia branĉo de tiuj Konkursoj.
Ekde 1998 li loĝas en Israelo.

La prezentata al vi libro konsistas el du partoj – originalaj poemoj kaj poeziaj tradukoj el la rusa kaj la germana. La temaro en la kolekto, same kiel en ĉiuj liaj poemaroj, estas tre varia. Unue, la aŭtoro klare esprimas sian fidon kaj fidelon al Esperanto en la poemo В«La lingvo de esperoВ»:

Ligiĝis mia vers’ al lingvo Esperanto.
Se ĝi ekzistos plu, do restos mia spur’,
Se iam mortos ĝi, do mortos mia kanto…
Sed nun mi versu – juĝu la futur’.

Plue en la poemo В«Aborta rimoВ» li kritiketas la postulon pri la nepra uzo de В«purajВ» rimoj, malgraŭ ke en siaj verkoj li tre malofte tiun postulon malobeas:

Gvidlibro por vagantoj sur Parnaso
Tre zorgas pri klasikaj puraj rimoj,
Kaj haltas mi en muta embaraso
Ĉe la rigore preskribitaj limoj.
…
Ĉu vin timigas la aborta rimo?
Ĉu ĝi kapablas la orelojn tranĉi?
Mi spite al la timo kaj kutimo
Tuj provu ĝin en la poemo lanĉi.

En pluraj siaj verkoj la aŭltoro filozofias pri la vivo, montras sian rilaton al la alterno de pozitivaj kaj negativaj periodoj en ĝi, kiel, ekzemple, en la verko В«Zebro-pasejoВ»:

Sed mi esperas, ke l’ malbon’
Ne longe ĝenos,
Ĉar nepre post la nigra zon’
La blanka venos.

Nur se finfine per falĉil’
La Mort’ eksvingos
Kaj lumon de l’ ĉiela bril’
Por mi estingos,

Neniu helpos en ĉi foj’,
Sed estu danka,
Se parton de l’ irita voj’
Mi havis blanka!

En la poemo В«La judea vintroВ» Giŝpling montras, ke vanas la espero pri la bonvolo de Dio al la homa gento:
Kaj flugas al Dio
la preĝoj pri ĝojo kaj paco,
Kaj petoj, ke ĉesu
la murdoj, la sento alarma…
Sed Dio silentas…
Kaj venas anstataŭ la graco
De l’ nuba ĉielo
nur pluvo, nur vento malvarma.

Elokvente estas esprimita en la versaĵo В«PromenoВ» la diferenco en la homa konduto rilate la moŝtulojn:

Sinjor’ Betoveno sinjoron Goeton
Riproĉas pro ties servila sinteno:

В«Por kio, havante talenton kaj saĝon,
Al tiu ĉi grego esprimi adoron?
Ĉu tiuj sinjoroj meritas omaĝon?
Vi faras al ili tro grandan honoron!В»

En la granda poemo В«MecenatoВ» Giŝpling rivelas koruptecon de la В«sociaj servojВ» per ekzemplo de la juĝo:

La monsako helpas ĉie,
Ankaĝ sub juĝejaj volboj.
Kia pago – tia ago:
Jen kondamnoj, jen absolvoj!

В«En la arta galerioВ» la a&@365;toro prezentas en la libro ciklon el 10 poemoj, verkitaj laŭ pentraĵoj de elstara rusia pejzaĝisto Isaak Levitan (1860–1900), en kiuj li montras sin mem bonega pejzaĝisto poezia.
Denove kaj denove Giŝpling esprimas sian malkontenton pri la spiritaj malsanoj de la socio. Jen ekzemplo el la poemo В«SpektanteВ»:

Kun niaj noblaj koroj sub la vestaĵoj blendaj,
Kun niaj manoj lertaj en la batala art’
Ni tamen povas esti ridinde sendefendaj
En luktoj kontraŭ ruzo, malico kaj kovard’.

Do kion decas fari? Ĉu cedi? Ĉu servile
Turniĝi inter sklavoj ĉe kruda grandsinjor’?
A&@365; spite al prudento ribeli malhumile
Kaj resti ĝis la fino ĉe l’ digno kaj honor’?

Verdire multego el la libro estas citinda, do mi ne citu plu, ĉar la leganto mem trovos en ĉi tion, kio estas la plej proksima al lia cerbo-animo.
Sendube tiu ĉi libro, same kiel ŭiuj aliaj poemaroj de Giŝpling, meritas trovi sian lokon en la listo de la plej legindaj libroj, iam ajn verkitaj en Esperanto.
Mikaelo Giŝpling verkas bonegajn poemojn ankaŭ ruslingve.
Vladimir Samodaj